Gazet van Antwerpen

Belga ĵurnalo el nederlandlingva esprimo.
• Plennomo: Gazet van Antwerpen.
• Prononco: [ʼgazɛt ʼvan ʼant,wɛrpǝn].


La Gazet van Antwerpen estas nederlandlingva ĵurnalo, publikigita sub 4 diversaj eldonaĵoj (Antwerpen, Kempen, Mechelen-Lier kaj Waas-Dender) de la grupo Concentra Media, kiu estas legata ne nur en la urbo Antwerpen dankʼal sufiĉe konservema kaj populara gvidlinio.

Je la 3a de Novembro 1891 aperas la unua numero de la Gazet van Antwerpen, je la iniciato de la presisto Jan Baptist Napolitaan VAN OS, kiu estas ĝia unua ĉefredaktoro. En 1893 la anonima societo De Vlijt, kiu ĉiutage eldonas la ĵurnalon, estas kreita. Sed en 1996, post la kunfandiĝo inter Concentra Media kaj De Vlijt, la Regionale Uitgevers Groep estas establita kaj eldonas ankaŭ la Belang van Limburg.

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM inter junio 2004 kaj majo 2005, la Gazet van Antwerpen havas ĉiutage 486.000 legantojn, kio estas 12,5% pli ol antaŭe kaj spegulas tendencon de la gazetara merkato en Flandrio.