Mémorial Interallié

Belga memorigaĵo, situanta en Wallonie, provinco Liège.
• Plennomo: Mémorial Interallié.
• Prononco: [memɔʼrjal ɛ̃,tɛralʼlje].
• Adreso: rue Saint-Maur 93,4000 Liège.


La Mémorial Interallié estas memorigaĵo konstruita post la Unua Mondmilito en Liège. Ĝi konsistas el lʼÉglise du Sacré-Cœur kiel religia konstruaĵo kaj la Tour du Mémorial Interallié kiel civila konstruaĵo. Ilia konstruado estas komisiita al la arkitekto Joseph SMOLDEREN.