WITDOECKT Flory

Belga esperantistino (? 1932).
• Plennomo: Flory WITDOECKT.
• Prononco: [ʼflɔri ʼwit,dukt].


Delonge, Flory WITDOECKT loĝas en Oostende, kie ŝi estas aktiva membro de la esperanta grupo “La Konko”. Ŝi ankaŭ estas kunlaborantino de la 4a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu okazas en ŝia urbo, jam dum la printempo 2000. Plie ŝi estas ano de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro kaj de la Universala Esperanto-Asocio. Kaj, laŭ elektoj dum la Universalaj Kongresoj en Vilnius (2005) kaj en København (2011), ŝi funkcias kiel vicprezidantino kaj kasistino de la Eŭropa Esperanto-Unio. Aldone ŝi eĉ estas gvidantino de lingvokursoj pri Esperanto...