Arno

Belga kantisto kaj aktoro (Oostende 1949).
• Plennomo: Arnold Charles Ernest HINTJENS (private), Arno (publike).
• Prononco: [ʼarno].


Famkonata por siaj karaktera personeco, kortuŝa repertuaro kaj raŭka voĉo, Arno estas trilingva artisto, kiu unue kantas en la angla lingvo sed poste en la franca lingvo kun kelkaj kanzonoj en la nederlanda lingvo kaj eĉ kelkaj strofoj en flandra dialekto.

Jam post sia 18a naskotago Arno decidas rondvojaĝi sola tra la mondo kun sia gitaro. Tri jarojn poste, en 1970, li rehejmiĝas al Oostende kaj kreas unuan muzikgrupon Tjens Couter. Tamen, tio nelonge daŭras, ĉar li fariĝas konata kun alia muzikgrupo TC Matic en 1980. Dankʼal tiu muzikgrupo li subskribas kontrakton ĉe la diskeldonejo EMI, registras kvar albumojn, turneas tra la tuta Eŭropo kaj havas kelkajn furorajn kanzonojn kiel «Oh la la la...». En 1986, post malgrandiozaj spektakloj en Paris, la muzikgrupo ĉesas ekzisti.

De tiam, Arno decidas daŭrigi sola kaj faras sian debuton en 1988, kun la titolo «Charlatan». Ankaŭ li fariĝas fama en Francio post sia partopreno en la sontrako de la filmo «Merci la vie» (1990) de Bertrand BLIER. En 1991, li kreas la maldaŭran muzikgrupon Charles et les Lulus, kies la ununura albumo estas registrita en unu semajno. En 1992, li reprenas la titolon «Les filles du bord de mer», de Salvatore ADAMO. Lia trarompo ĉe la granda publiko pludaŭras kun sia kvara albumo «Idiot Savants» en 1993.

Plie, la gazetaro tre ŝatas lin, ĉar li kvinfoje ricevas la premion Humoʼs Pop Poll Award de la televida revuo Humo. En 1997 Arno eldonas sian unuan albumon en Usono. En 1998, li kreas la maldaŭran muzikgrupon Charles and the White Trash European Blues Connection, kies la ununura albumo estas registrita en du posttagmezoj! En 1999, li estas 50-jara kaj eldonas sian sesan diskon, kun la titolo «À poil commercial». En jaro 2000, li eldonas sian unuan kompilaĵon «Le Best Of Arno», kun liaj plej bonaj kanzonoj.

Dum lia kariero, Arno ofte reprenas furorkanzonojn en franclingvo (kiel «Le Bon Dieu» de Jacques BREL, «Comme à Ostende» de Jean-Roger CAUSSIMON kaj Léo FERRÉ, «Elisa» de Serge GAINSBOURG, «Sarah» de Georges MOUSTAKI, «Vous les femmes» de Julio IGLESIAS) aŭ en anglalingvo (kiel «Motherʼs little helper» de la Rolling Stones, «Knowing me, knowing you» de ABBA, «Get up, Stand up» de Bob MARLEY kaj Peter TOSH).

Dum la jaroj 2000, Arno registras la diskojn «Arno Charles Ernest» (2002), «French Bazaar» (2004) kaj «Jus de box» (2007). En 2002 li ricevas la titolon de Chevalier des Arts et des Lettres en Francio. Fine de septembro 2004, li ankoraŭ faras novan solo-turneon, kun interalie du koncertoj en Vjetnamio.

Intertempe, Arno estas aktoro en «Camping Cosmos» (1996) de Jan BUCQUOY, en «Alors voilà» (1997) de Michel PICCOLI, en «Komma» (2006) de Martine DOYEN kaj en «Jʼai toujours rêvé dʼêtre un gangster» (2008) de Samuel BENCHETRIT.