FROIDEBISE Lucien

Belga aktoro kaj surscenigisto (? 1924 – ? 2013).
• Plennomo: Lucien FROIDEBISE.
• Prononco: [lyʼsjɛ̃ ʼfrwɑ:d,bi:z].


La gepatroj de Lucien FROIDEBISE estas artistoj kaj direktoroj de la Union Dramatique dʼAndenne. Jam de la aĝo de ok jara, li kantas kune kun sia patrino en spektakloj de kabaredo. Poste li komencas karieron en klasika teatro.

Lucien FROIDEBISE ludas en teatraĵoj (ĉe la Rideau de Bruxelles, la Théâtre Royal des Galeries, la Théâtre Royal du Parc, la Théâtre National de Belgique, interalie) kaj fondas la trupon Sang Neuf en 1973.

Post fino de sia profesia vivo je la aĝo de 50 jara, Lucien FROIDEBISE aperas nur unufoje sur la scenejo, ĉe la Théâtre du Flétry. Tie li interpretas la rolon de Père Lulu en la teatraĵo «Blanches». Ankaŭ li surscenigas proksimume 15 teatraĵojn, kun tiu eta amatora trupo, kiun li helpas starigi en urbo Rosières ekde 1979.

En 1985, Lucien FROIDEBISE kreas la Estivades, internacia festivalo pri amatora teatro de latina kulturo. Plie li estas membro de la Conseil Supérieur de lʼArt Dramatique kaj prezidanto de la Conseil Consultatif du Théâtre Amateur. Fine li skribas la scenaron de la lasta albumo por la bildrakonta serio «Marc Lebut et son voisin».