Steenkonijn

Belga kuniklo el flandra origino.
• Plennomo: Steenkonijn.
• Prononco: [ʼste:n,kɔnɛjn].


Unue, tiu raso estas nomita laŭ la nederlandlingva vorto steen, kiu estas antikva pezomezuro el West Vlaanderen. Vere, ĉi tiu kuniklo similas la sovaĝan rason, eĉ se la Steenkonijn estas iomete pli granda kaj pli peza. Fizike, ĝia kapo estas larĝa ĉe la bazo, dum ĝiaj oreloj estas rektaj kaj rondigitaj je la pinto. Karaktere, ĝi ankaŭ similas la sovaĝan rason, ĉar ĝi estas tre rapida kaj vigla. Fine ĝia plej populara felkoloro estas griza.