BECUE Brigitte

Belga naĝistino (Oostende 1972).
• Plennomo: Brigitte BECUE.
• Prononco: [ʼbriʒit ʼbekyw].


Unue, Brigitte BECUE partoprenas en kvar sinsekvaj Summer Olympic Games (1988 - 1992 - 1996 - 2000), eĉ se ŝi tie gajnas nenian medalon. Sed ŝi gajnas arĝentan medalon (1989) kaj oran medalon (1993) ĉe la European Aquatics Championships sur 200m en naĝopaŝo. En 1995, sian plej bonan jaron verdire, ŝi ankaŭ gajnas du orajn medalojn (sur 100 kaj 200m en naĝopaŝo) kaj unu arĝentan medalon (sur 200m en 4 naĝostiloj) ĉe la European Aquatics Championships de Wien.

Inter la premioj Brigitte BECUE ricevas dufoje la titolon de Belgisch Sportvrouw van het Jaar (1994 kaj 1995) kaj la Nationale Trofee voor Sportverdienste (1994), kiu estas escepta trofeo en la kariero de gesportistoj.

Post paŭzo de pli ol du monatoj dum la somero 1998 Brigitte BECUE perdas la piedtenon. Tio estas la konsekvenco de malstabila periodo pro la foriro de ŝia trejnisto Stefaan OBRENO kaj tro multnombraj ŝanĝoj da trejnisto poste. En 2002, post la World Short Course Swimming Championships en Moskva, ŝi decidas haltigi sian karieron. Tamen, en aprilo 2003, ŝi anoncas jam sian revenon. Sed, kiel ŝi rapide seniluziiĝas partopreni en kvinaj Summer Olympic Game (2004), ŝi definitive forlasas sian karieron...