Concertgebouw

Belga muzikejo, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Concertgebouw.
• Prononco: [ʼkɔnsɛrt,ɣǝbow].
• Adreso: ʼt Zand 34, 8000 Brugge.


La Concertgebouw estas internacia centro pri muziko en Brugge. La impona konstruaĵo estas starigita de la arkitektoj Paul ROBBRECHT kaj Hilde DAEM en 2002. Plie la lasta etaĝo de la Lantaarntoren estas ekspozicejo dediĉita al nuntempa arto kun bela panoramo sur la urbo.