EEKHOUD Georges

Belga verkisto (Antwerpen 1854 – Schaerbeek 1927).
• Plennomo: Georges EEKHOUD.
• Prononco: [ʼʒɔrʒ ʼe:k,ho:t].


El modesta origino, sed rapide orfa, Georges EEKHOUD estas adoptita en burĝa familio. Tial li sekvas studadojn unue en Mechelen (Belgio) kaj due en Granges (Svislando). Tiu eduka kaj lingva dualecoj forte signas sian vivon kaj sian verkon...

Do kvankam li estas denaske flandra, Georges EEKHOUD ricevas franclingvan instruadon, same kiel la samtempaj verkistoj Maurice MAETERLINCK, Georges RODENBACH kaj Emile VERHAEREN. Verdire, li skribas franclingve, ĉar en tiu periodo la franclingva literaturo estas pli prestiĝa ol la nederlandlingva. Sed, pro ekonomiaj kialoj, li tamen skribas popularajn romanojn en nederlandlingvo (kun alia nomo) kaj kunlaboras kun la flandra gazetaro (kun lia nomo).

Loĝante en Bruxelles ekde la jaroj 1880, li fariĝas redaktisto de la ĵurnalo LʼÉtoile Belge kaj aliĝas al La Jeune Belgique, revuo al kiu li aktive partoprenas. En 1883 li publikiĝas sian unuan romanon «Kees Doorik, Scène de Polder». Evidente, ĝia heroo jam estas unu el tiuj parioj, al kiuj la verkisto dediĉas sian tutan simpation. Cetere, en «Kermesses» (1881) kaj precipe en «La Nouvelle Carthage» (1888), Georges EEKHOUD asertas sian socian kredkonfeson: intereso por la malriĉuloj kaj malamo por la burĝaro. Poste, tiaj opinioj kondukas lin forlasi La Jeune Belgique, por aliĝi al Le Coq Rouge.

En 1891 renkontiĝo kun Sander PIERRON ŝanĝas lian ekzistadon. Li permesas al la juna tipografiisto eskapi lian malĝojan sociorangon, dungante lin kiel sekretario kaj instruante lin pri rakonta skribado. Plie de la granda kompliceco inter ili, la 250 leteroj kaj la taglibro de Georges EEKHOUD – kolektitaj en libro titolita «Mon Bien Aimé Petit Sander» – atestas la veran amrilaton inter ambaŭ viroj, kun la konsento de iliaj respektivaj edzinoj.

En 1892 li partoprenas en la kreado de la Fondation de lʼArt Social kun Camille LEMONNIER, Emile VERHAEREN kaj socialistaj politikistoj kiel Émile VANDERVELDE. Samjare, li aniĝas kun la helpo de la anarkisto Bernard LAZARE al Entretiens Politiques et Littéraires, pariza revuo kiu defendas la simbolistojn. Ankaŭ Georges EEKHOUD fariĝas la belga korespondanto de la revuo Mercure de France dum dudek jaroj.

En 1899, li publikigas «Escal-Vigor» ĉe la Mercure de France, unua romano en franclingva literaturo de Belgio kiu traktas pri samseksemo. La libro kaŭzas skandalon kvankam ĝi estas bone ricevita de la kritikistoj. Eĉ proceso fermita al la publiko okazas post plendo kaj finiĝas per la malkondamno de Georges EEKHOUD dankʼal protesto de multnombraj famuloj kaj pledo de la advokato Edmond PICARD.

En malfruaj romanoj kaj rakontoj – kiel «LʼAutre Vue» (1904), «Les Libertins dʼAnvers» (1912) kaj «Dernières Kermesses» (1920) – estas ankoraŭ nocioj pri samseksemo aŭ kelkfoje nur aludoj al certa admirado pri vireco. Tiame li korespondas kun la franca verkisto Jacques DʼADELSWÄRD-FERSEN kaj kontribuas al lia samseksema revuo Akademos (1909). Ankaŭ li influas la nederlandan ĵurnaliston kaj verkiston Jacob Israël DE HAAN, kiu verkas plurajn poemojn laŭ temoj de lia belga kolego. Dume Georges EEKHOUD skribas la antaŭparolon de lia sadomasoĥista romano. Fine ambaŭ aŭtoroj daŭre komunikiĝas per letero.

Georges EEKHOUD estas respektinda aŭtoro, ĝis liaj problemoj pro protesto kontraŭ la Unua Mondmilito, post kio lia reputacio defalas. Laŭ rekomendo de la reĝo Albert I li fariĝas unu el la unuaj membroj de la Académie Royale de Langue et de Littérature Françaises. En 1927 li mortas je la aĝo de 73 en sia hejmo de Schaerbeek.