RAPSAT Pierre

Belga kantisto kaj komponisto (Ixelles 1948 – Verviers 2002).
• Plennomo: Pierre RAPSAT (publike), Pierre RAEPSAET (private).
• Prononco: [ʼpjɛ:r ʼrapsat , ʼpjɛ:r ʼrɑ:psɑ:t].


Unue, Pierre RAPSAT naskiĝas de belga patro kaj de hispana patrino, kion inspiras al li la kanzonojn «Adéu» kaj «Aurore». Je 10 jara, liaj gepatroj enloĝiĝas en Verviers, kiu fariĝas lia adoptita urbo ĝis la morto. Post kunlaboro en diversaj muzikgrupoj (Les Tricheurs, Les Ducs, Laurelie kaj Jenghiz Khan) li komencas solan karieron en 1973. Lia muzika stilo estas eklektika, ie inter rokenrolo kaj popo, kion alportas lin malmulte da sukceso al tiu epoko.

En 1976, Pierre RAPSAT reprezentas Belgio ĉe la Eurovision Song Contest en Den Haag, kie li atingas la 8an rangon el 18 partoprenantoj. En 1979 li reprezentas Belgio ĉe la Intervision Song Contest en Sopot, kie li atingas nur la 10an rangon el 13 partoprenantoj. Ankaŭ konkursoj ne estas sukceso por li.

En 1982, kun proksimume 30.000 kopioj venditaj, la albumo «Lâchez les fauves» estas lia unua granda sukceso en franclingva Belgio. Dum la albumoj «Ligne claire» (1984) kaj «Jʼaime ça» (1986) signas la unuan sukceson de Pierre RAPSAT sur la franca merkato. En 1984, li prezentas du subĉielajn spektaklojn kun lia muzikgrupo Transfert sur la scenejoj de la Festival dʼÉté de Québec, kion permesas al li ricevi la unuan Prix Québec/Wallonie-Bruxelles.

Dum la jaroj 1990, Pierre RAPSAT daŭrigas registri albumojn kiel «Brasero» (1992), «Pierre Rapsat» (1995) kaj «Volte-Face» (1998). Tio alportas al li grandan diskonatecon ĉe la publiko en Belgio. Sed kun la albumoj «Dazibao» (2001) kaj «Tous les rêves» (2002), li denove triumfas ekster sia lando, precipe en Francio, Luksemburgio kaj Svislando. Bedaŭrinde, li mallonge gustumas tiun popularecon kaj sukceson, ĉar li mortas pro kancero je la 20a de Aprilo 2002...