TERSAGO Dina

Belga modelino, aktorino kaj parolistino (Puurs 1979).
• Plennomo: Dina TERSAGO.
• Prononco: [ʼdina tɛrʼsɑgɔ].


Dina TERSAGO koniĝas de la publiko kiel Miss Belgium 2001 kaj reprezentantino ĉe ambaŭ Miss Universe 2001 kaj Miss World 2001. Poste ŝi laboras kiel redaktistino ĉe Woestijnvis kaj kunlaboras en pluraj raportoj por la televidaĵo Vlaanderen Vakantieland. Ankaŭ ŝi ludas kiel aktorino en kelkaj epizodoj de la televida serio «Het eiland».

En 2004 Dina TERSAGO prezentas la televidaĵon Château Bravoure. Ekde la samjaro ŝi fariĝas la parolistino de la populara televidaĵo Boer zoekt Vrouw. En 2006 ŝi estas la venkintino de la unua eldono de la televidaĵo Sterren op de Dansvloer kaj ŝi ankaŭ prezentas la televidaĵon Wie wordt de man van Wendy?, kie la flandra kantistino Wendy VAN WANTEN serĉas novan viron. Poste ŝi prezentas Superhond 2007 kaj Superhond 2008. Kaj, en 2008, ŝi estas la parolistino de la televidaĵo Wie Wordt De Man Van Phaedra?, kie la flandra modelino Phaedra HOSTE serĉas novan viron.

En 2010 Dina TERSAGO prezentas MasterChef kaj la preparaĵo de Sterren op de Dansvloer. Dum la printempo de 2011, ŝi estas gastino en la televidaĵo Wie Kiest Pieter?, kie la basketbalisto Pieter LORIDON serĉas novan virinon. De oktobro 2011 ĝis marto 2012 ŝi estas unu el la parolistinoj de la televidaĵo Voor de Show. Tamen, fine de marto, ŝi haltas tiun okupon por dediĉi sian tempon al alia televidaĵo Wie Trouwt Mijn Zoon?. En novembro 2012 ŝi partoprenas en la ĵurio de la kvina sezono de Sterren op de Dansvloer.