BEAUCARNE Julos

Belga aktoro, kantisto kaj verkisto (Écaussinnes 1936).
• Plennomo: Julos BEAUCARNE.
• Prononco: [ʒyʼlɔs boʼkarn].


Julos BEAUCARNE estas kantisto ne tre grandsukcesa, sed laŭdata de la homoj kiuj ŝatas ekologion, pacon kaj poezion. Plie li havas sian propran eldonejon (Éditions Louise-Hélène FRANCE) por la diskoj kaj libroj. Ankaŭ li kutime skribas siajn tekstojn en franca kaj valona lingvoj.

De lia juneco oni preskaŭ nenion scias. Sed, dum sia kariero, Julos BEAUCARNE publikigas multnombrajn diskojn, kies: «Julos chante Julos» (1967), «Lʼenfant qui veut vider la mer» (1968), «Julos chante pour vous» (1969), «Chandeleur 75» (1975), «Les communiqués colombophiles» (1976), «Julos au Théâtre de la ville» (1977), «La pʼtite gayole» (1981), «Chansons dʼamour» (2002), «Le Balbuzard fluviatile» (2012), interalie. Vere, ĉiu albumo estas atmosfero pli ol koncepto, kie estas samtempe la animo de la humuro, de la tenereco kaj de la ribelo.

Estas pro la murdo de lia kunulino Louise-Hélène FRANCE, dum Kandelfesto 1975, ke lia stilo fariĝas pli profunde humanista. Multaj el liaj kanzonoj kaj tekstoj rilatas kun tiu malfeliĉa separo. Post tiu tragedio, Julos BEAUCARNE vojaĝas tra Kebekio, por krei ligantan ponton kun franclingvaj kantistoj.

Julos BEAUCARNE ankaŭ subskribas la Manifeste pour la culture wallonne en 1983. Post la morto de la reĝo Baudouin en 1993, li estas elektita kiel simbolo de la belga popolo, por kanti omaĝon al la forpasinta reĝo. En 2002 li ricevas la titolon de Chevalier de lʼOrdre de la Couronne de la reĝo Albert II.

De la komenco, Julos BEAUCARNE estas senlaca probatalanto por amo inter la homoj kaj por ekologio. Kiel li ĉiam serĉas pli bonan mondon, li ne hezitas apogi kaj partopreni en kaŭzoj, kiuj estas justaj kaj liberigaj por la viroj kaj la virinoj de la “tutmonda vilaĝo”. En la jaroj 2000 li ankaŭ faras skulptaĵojn kun malnovaj objektoj.

Aktoro, Julos BEAUCARNE ludas plurajn rolojn, kiel en «Mystère de la chambre jaune» (2003) de Bruno PODALYDÈS, «Le Parfum de la dame en noir» (2005) de Bruno PODALYDÈS kaj «Associés contre le crime» (2012) de Pascal THOMAS.