Château de Val Duchesse

Belga kastelo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Château de Val Duchesse.
• Prononco: [ʃɑʼto ʼdǝ ʼval dyʼʃɛs].


El eklektika stilo, la Château de Val Duchesse situas en la komunumo Auderghem, sude de Bruxelles. Origine tiu konstruaĵo estis dominikana monaĥejo el la XIIIa Jarcento. Post la Dua Mondmilito la kastelo fariĝas la sidejo de naciaj kaj internaciaj kunvenoj.