Ecolo

Belga partio el franclingva esprimo.
• Plennomo: Écologistes Confédérés pour lʼOrganisation de Luttes Originales, mallongige Ecolo.
• Prononco: [ekɔʼlɔ].


EcoloÉcologistes Confédérés pour lʼOrganisation de Luttes Originales – estas politika partio je maldekstra tendenco en la franclingva parto de Belgio. Kreita en 1980, post ekologiaj akcidentoj de la naftoŝipo Amoco Cadiz (1978) kaj de la nukleocentralo Three Mile Island (1979), ĝi estas unu el la unuaj verdaj partioj tutmonde eniri nacian parlamenton. Plie, tiu partio funkcias kiel reprezentativa demokratio, kun Ĝenerala Asembleo kaj du kunprezidantoj (viro kaj virino).