FERAUCHE Marcel

Belga aktivulo kaj presisto (??? – Köln {DE} 1943).
• Plennomo: Marcel FERAUCHE.
• Prononco: [marʼsɛl fɛʼro:ʃ].

Marcel FERAUCHE postvenas Martin GYSSELAER por presi la numerojn de aprilo, majo kaj junio 1942 de La Meuse (clandestine), organo de la Front wallon pour la libération du pays kaj probable unu el la plej disvastigitaj kaj legitaj ĵurnaloj el la kaŝita gazetaro. Li ankaŭ presas multnombrajn aliajn foliojn de la rezisto. Arestita je la 29a de Junio 1942, li ĉiam malkonsentas paroli pri siaj aktivecoj kaj kontaktoj eĉ sub torturo, kaj estas senkapigita en Köln je la 18a de Marto 1943.