Laetare de Stavelot

Belga karnavalo, situanta en Wallonie, provinco Liège.
• Plennomo: Laetare de Stavelot.
• Prononco: [letaʼre ʼdǝ stav(ǝ)ʼlɔ].


La Laetare de Stavelot estas festo kiu okazas la kvaran dimanĉon de Karesmo. Tiu karnavalo, unu el la plej popularaj en Wallonie, estas famkonata por siaj blankaj personoj. La Blancs Moussis frapas per plenblovitaj porkvezikoj, imitas la spektantojn kaj ĵetas konfetojn.