STIB

Belga siglo el transporta kompanio.
• Plennomo: STIB, Société des Transports Intercommunaux de Bruxelles.
• Prononco: [ʼstib].
• Traduko: MIVB, Maatschappij voor het Intercommunaal Vervoer te Brussel en nederlandlingvo.


Kreita en 1954 la STIB estas la precipa kompanio de publika transporto en urbo Bruxelles. Nun ĝi ekspluatas reton kun 4 linioj da metroo (39,9 km), 18 linioj da tramo (138,9 km) kaj 50 linioj da buso (360,9 km). Praktike ĝi trairas la 19 komunumojn de la Région de Bruxelles-Capitale (161 km²) kaj la 11 komunumojn de la antaŭurbo, ligante kun la reto De Lijn en Vlaanderen kaj la reto TEC en Wallonie.