WILMOTS Marc

Belga futbalisto kaj trejnisto (Jodoigne 1969).
• Plennomo: Marc (Robert) WILMOTS.
• Prononco: [ʼmark (rɔʼbɛr) wilʼmɔts].


Komence, Marc WILMOTS ludas futbalon ĉe la CS Jodoigne, klubo de la provinco Brabant Wallon. Poste, li eniras en la dua divido ĉe la Sint-Truidense VV (1985-1988), sinsekve kun la trejnistoj Eric VANLESSEN kaj Guy MANGELSCHOTS. Tie, li akiras meriton kaj sperton, sed ankaŭ altiras la teamon al la plej alta divido.

Post kvar sezonoj, Marc WILMOTS ludas ĉe la KV Mechelen (1988-1991), kun la trejnisto Aad DE MOS. Tie li gajnas la titolojn UEFA Super Cup (1988) kaj Belgian Pro League (1989). Kaj, konsekvence, li fariĝas futbalisto kun granda valoro por la klubo.

Denove, Marc WILMOTS ŝanĝas klubon kaj ludas ĉe la Standard de Liège (1991-1996), kun la trejnistoj Arie HAAN kaj Robert WASEIGE. Tie li estas samteamano de Régis GENAUX, Michaël GOOSSENS kaj Philippe LÉONARD. Plie li gajnas la duan rangon en Belgian Pro League (1993) kaj la titolon Belgian Cup (1993).

En junio 1996 Marc WILMOTS edziĝas kun Katrien LAMBEETS, filino de la prezidinto de la klubo Sint-Truidense VV. Sed iom poste, li iras ludi en la germana klubo FC Schalke 04 (1996-2000), kie li rapide fariĝas favorato de la publiko. Dum lia unua sezono, en 1997 precize, li gajnas la finalon de la UEFA Europa League kun tiu teamo.

En 2000, Marc WILMOTS subskribas kontrakton por kvar sezonoj ĉe la franca klubo Girondins de Bordeaux, kun la trejnisto Elie BAUP. Tie li estas samteamano de Christophe DUGARRY, Pedro PAULETA kaj Alain ROCHE. Tamen, kiel la vivo ne plaĉas al li en Bordeaux, li ricevas proponojn el Derby County, Glasgow Rangers kaj Tottenham.

Bedaŭrinde, pro vundo de la maleolo, pluraj kluboj forlasas la ideon dungi lin. Nur lia antaŭa teamo el Germanio montras intereson en la afero. Tial, Marc WILMOTS denove ludas ĉe la FC Schalke 04 (2001-2003), kun venko en la finalo de la DFB-Vereinspokal en 2002.

Intertempe Marc WILMOTS ludas 70 maĉojn kaj enpafas 28 golojn kun la Belgian National Football Team. Dankʼal lia partopreno en la FIFA World Cup Korea/Japan 2002, li estas nomumita por la Ballon dʼOr, sed nenion ricevas. Definitive li finas sian karieron kiel futbalisto en 2003.

En 2003 li estas elektita senatano sur la listo de la partio MR de lia amiko Louis MICHEL. Sed, ĉar Marc WILMOTS restas aktiva en futbalo, li regule estas kritikita por lia foresto de la Senato. Tiam li ne plu akceptas novan mandaton...

En 2004, li komencas sian karieron kiel trejnisto ĉe la Sint-Truidense VV, sed tiu sperto ne estas konkluda kaj li estas maldungita antaŭ la fino de la sezono. En 2009, li estas trejnisto-asistanto de la Belgian National Football Team, kun la trejnistoj Dick ADVOCAAT kaj Georges LEEKENS. En majo 2012, kiel Georges LEEKENS foriras por la Club Brugge KV, Marc WILMOTS fariĝas federacia trejnisto de la Ruĝaj Diabloj.