CHERKAOUI Sidi Larbi

Belga dancisto kaj koregrafisto (Antwerpen 1976).
• Plennomo: Sidi Larbi CHERKAOUI.
• Prononco: [ʼsidi ʼlarbi ʼʃɛrkawi].


Sidi Larbi CHERKAOUI estas el maroka deveno per sia patro kaj el flandra deveno per sia patrino. Infane, li vizitas la koranan lernejon, praktikas la desegnarton kaj reproduktas la pentraĵojn de la flandraj majstroj. Je la vido de vídeoj pri Kate BUSH li ekinteresiĝas la dancarton. Konsekvence, li komencas la dancon je la aĝo de 16, kiam la plimulto de la dancistoj jam havas plurajn jarojn de praktiko. En 1995, li ricevas la unuan premion pri la Meilleur Solo de Danse de Belgique en Gent, post konkurso de Alain PLATEL.

Post komenco kiel dancisto kaj kantisto en spektakloj por la belga televido, li sekvas profesian studtempon pri nuntempa danco de 1996 ĝis 1999, ĉe la lernejo P.A.R.T.S. de la koregrafistino Anne Teresa DE KEERSMAEKER. Samtempe Sidi Larbi CHERKAOUI laboras kun aliaj hiphopaj kaj modernĵazaj kompanioj. Lia stilo estas sufiĉe karakteriza por la nekutima kapablo de fleksebleco kaj tordiĝeco.

Ankaŭ Sidi Larbi CHERKAOUI partoprenas kiel dancisto kaj kiel koregrafisto en la kompanio Les Ballets C de la B en Gent. Tie lia unua koregrafiaĵo «Anonymous Society», en kiu li dancas sur kanzonoj de Jacques BREL, ricevas tri internaciajn premiojn. En jaro 2000, li kreas imponan koregrafiaĵon «Rien de rien», kio tuj igas lin fama sur la sceno de nuntempa danco.

Estimata de la internaciaj kritikistoj, Sidi Larbi CHERKAOUI laboras kun la plej grandaj kompanioj kaj teatroj, kiel la Grand Théâtre de Genève aŭ la Ballets de Monte-Carlo. De tiam, lia laboro fokusiĝas al la konceptoj de diferenco, identeco kaj multkultureco, kun konstanto de humuro en la gestoj kaj vortoj. Eĉ, por la koregrafiaĵoj kiel «Ook» (2002), li laboras kun (mense kaj psike) handikapaj dancistoj kaj komediistoj el la Theater Stap.

En 2005 li sukcese kreas kaj dancas «Zero Degree» kun Akram KHAN. En 2006 Sidi Larbi CHERKAOUI forlasas Les Ballets C de la B de Gent kaj alvenas al la Toneelhuis de Antwerpen. En 2007, li laboras kun la artisto Gilles DELMAS super la instalaĵo «La Zon-Mai», por la Musée de l’histoire de l’immigration en Paris. La spirito de tiu laboro estas videbla en la spektaklo «Origine» en 2008. Ankaŭ en 2007, li restadas en la Suda Ĉinio por labori kun monaĥoj el templo Shaolin, por la skribado de lia spektaklo «Sutra», kiun li kreas kune kun la skulptisto Antony GORMLEY.

En januaro 2010 Sidi Larbi CHERKAOUI fondas sian novan kompanion Eastman ĉe la Toneelhuis de Antwerpen. Plie la spektaklo «Babel (Words)», kreita en kunlaborado kun Damien JALET, kompletigas neformalan “triptikon”, post «Foi» en 2003 kaj «Myth» en 2007. Poste, li koregrafias la filmon «Anna Karenina» de la angla reĝisoro Joe WRIGHT (2011) kaj la baleton «Boléro» de Maurice RAVEL por la Ballet de l’Opéra national de Paris (2013).