CRACO Arthur

Belga ceramikisto kaj skulptisto (Bruxelles 1869 – Woluwe-Saint-Lambert 1955).
• Plennomo: Arthur CRACO.
• Prononco: [arʼtyr kraʼkɔ].


Unue necesas kompreni, ke Arthur CRACO estas unu el la precipaj renovigantoj de la ceramiko en Belgio, kiu estas serioze decidita atribui al tiu specifa fako gravan pozicion meze de la aliaj ornamaj artoj...

Komence, Arthur CRACO estas aktiva kiel desegnisto kaj skulptisto, sed li rapide kreas siajn unuajn ceramikaĵojn en 1896 en la ateliero de Omer COPPENS kaj partoprenas en la avangarda movado Nova Arto el la fino de la XIXa Jarcento.

En 1909, Arthur CRACO laboras en la fabriko de Frederick HORTA, post ricevo de granda premio ĉe la Esposizione Internazionale di Milano en 1906. Poste li realigas siajn unuajn ŝtonceramikaĵojn ĉirkaŭ 1914 en urboj Stockheim-Fouches kaj Andenne. Tiamaniere, ke li brile kombinas siajn talentojn kiel ceramikisto kaj skulptisto, ĉu por ĉefverkoj ĉu por komunuzaj objektoj.