Maurane

Belga kantistino kaj komediistino el franclingva esprimo (Ixelles 1960 – Schaerbeek 2018).
Naskonomo: Claudine LUYPAERTS [klo:ʼdin ʼlœ:jpɑ:rts].
Artistonomo: komence Claude Maurane [ʼklo:d mo:ʼran] kaj poste Maurane [mo:ʼran].
Parencaro: Guy-Philippe LUYPAERTS (patro), Lou VILLAFRANCA (filino).
Ordeno: Chevalier de l’Ordre de la Couronne (2003).

bildo © Eddy BERTHIER (CC0 1.0)

En la muziko ekde la aĝo de 8 jara, Maurane interpretas multnombrajn kanzonojn («Danser» 1986, «Sur un prélude de Bach» 1992, «Trop forte» 2014) kaj ludas kelkajn rolojn en filmoj («Carnaval» 1987, «La Tête en friche» 2010, «Le Collier rouge» 2018), antaŭ ol subite morti en sia hejmo.