Pavillon de Madame TALLIEN

Belga pavilono, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Pavillon de Madame TALLIEN.
• Prononco: [paviʼjõ ʼdǝ maʼdam talʼjɛ̃].
• Adreso: rue du lac, 6461 Virelles.


En la naturrezervejo de la Lac de Virelles situas la seslatera Pavillon de Madame TALLIEN, kiu estas konstruita komence de la XIXa Jarcento kaj nomita en memoro de ĝia mendistino, kaj kiu estas nun posedo de la organizaĵo Natagora.