VAN IMPE Lucien

Belga biciklisto (Mere 1946).
• Plennomo: Lucien VAN IMPE.
• Prononco: [lysʼjɛ̃ ʼvan ʼimp].


Unue, Lucien VAN IMPE konkursas profesie inter 1969 kaj 1987, ĝis 41 jara. Li estas specialisto de la montaro kaj lerta grimpanto en plurtagaj vetkuroj. Plie, li estas la lasta Belgano, kiu gajnis la Tour de France...

En 1969 Lucien VAN IMPE komencas sian profesian karieron per 12a rango en la Tour de France. En 1971, li gajnas sian unuan Grand Prix de la montagne en la Tour de France, kaj ripetas tiun rezultaton je kvin pliaj fojoj dum la sekvantaj jaroj. En 1975 li estas 2a en la Grand Prix dʼIsbergues, 3a en la Tour de France kaj 5a en la Critérium du Dauphiné Libéré.

Entute, Lucien VAN IMPE partoprenas 15 foje en la Tour de France, kies 9 foje en la 6 unuaj rangoj. En 1976, li plurfoje batalas kun Joop ZOETEMELK en la montaro de la Tour de France, antaŭ ol vesti la flavan ĵerzon de la venkinto. En 1977, li denove komencas kiel unu el la favoratoj en la Tour de France, sed li falas en kolizio kun aŭto kaj malgajnas la vetkuradon.

Post tri sufiĉe malfacilaj jaroj, Lucien VAN IMPE revenas en la konkuro dum 1981, kun la Grand Prix de la montagne kaj la 2a rango en la Tour de France. Ankaŭ li dufoje akiras la Gran Premio della Montagna en la Giro dʼItalia (1982 kaj 1983). Fine, eĉ se la unutagaj vetkuroj ne estas lia specialaĵo, li tamen gajnas la Championnat de Belgique de cyclisme sur route en 1983.

Post fino de sia kariero, Lucien VAN IMPE fariĝas sporta direktoro de pluraj teamoj pri profesiaj biciklistoj, sinsekve Varta-Elk Haus-Nö (1992), MrBookmaker.com (2005), Unibet.com (2006-2007) kaj Verandas Willems (2008-2013) .