BOMBERG Daniel

Belga eldonisto kaj presisto (Antwerpen 1483? – Venezia {IT} 1549).
• Plennomo: Daniel BOMBERG (publike), Daniel VAN BOMBERGHEN (private).
• Prononco: [ʼdanjɛl ʼbɔmbɛrɣ , ʼdanjɛl ʼvan ʼbɔmbɛrɣǝn].

Unue, oni preskaŭ nenion scias pri lia vivo, escepte ke li estas aktiva en Venezia inter 1516 kaj 1549. Daniel BOMBERG, kiu estas katolika, specialiĝas en la impreso de tekstoj pri la religia literaturo en hebrea lingvo. Cetere liaj novaĵoj pri tiu tipografio fariĝas la normo por postaj presistoj.

Ĉirkaŭ 1514, li koniĝas kaj lernas la hebrean lingvon kun Felix PRATENSIS, juda kiu fariĝas katolika kaj eniras la ordenon. Dankʼal granda havaĵo, Daniel BOMBERG financas la impreson de latina tradukado de la «Liber Psalmorum», dediĉita al la papo Leo X kaj eldonita en 1515 ĉe la presisto Peter LICHTENSTEIN. Intertempe, la tri viroj petas kaj akiras la permeson presi aliajn tekstojn, kies du hebreaj biblioj interalie.

La du biblioj, pretigitaj de Felix PRATENSIS, estas presitaj de Daniel BOMBERG en 1516-1517. La unua estas «Tanakh» (aŭ hebrea biblio) sen komento kaj la dua estas «Mikraot Gedolot» (aŭ rabena biblio) en kvar volumoj de granda formato kun komentoj de eminentaj rabenoj de la Mezepoko kaj masoretaj notoj. La dediĉo al la papo Leo X prezentas tiun lastan libron kiel la rezulto de detala kolekto da diversaj manuskriptoj, kvankam la bazo restas la «Bibbia di Soncino» de 1488.

En 1520, ankoraŭ kun la helpo de Felix PRATENSIS, li komencas la plenan eldonon de ambaŭ «Talmud»: la «Talmud Bavli» en 12 volumoj (1520-1523) kaj la «Talmud Yerushalmi» (1524). Origine, la verko devis enhavi la respondojn de Felix PRATENSIS al la argumentoj de rabenoj kontraŭ la Kristanismo, sed tiuj skribaĵoj estis perditaj dum la Disrabado de Roma en 1527. Fine Daniel BOMBERG presas trifoje la tutan «Talmud Bavli».

En 1525-1528, Daniel BOMBERG publikigas sian duan «Mikraot Gedolot», kunlabore kun la tuniza rabeno Jacob BEN HAYIM IBN ADONIYA. Cetere, tiu versio montras tute renovigitan tekston kun klasika prezento, bazita sur masoretaj notoj skribitaj en marĝeno. Ĉi tiu rabena biblio ludas ĉefan rolon por ĉiuj la venontaj eldonoj... ĝis hodiaŭ.

Plie de tiuj monumentaj eldonoj, Daniel BOMBERG ankaŭ publikigas multnombrajn eldonojn da partoj de la «Tanakh» kaj de la «Talmud» kun komentoj kaj rabenaj skribaĵoj sendependaj. Denove, li eldonas la simplan «Tanakh» kun pli kaj pli ĝusta teksto, en la jaroj 1521, 1525, 1533 kaj 1544. En 1525 li presas la unuan eldonon de «Meïr Netib» de Isaac Nathan BEN KALONYMUS.

Ĉiuj tiuj luksaj eldonaĵoj estas sufiĉe multekostaj por li. Konsekvence, Daniel BOMBERG mortas preskaŭ ruinigita, sed kun la granda konsidero de ĉiuj la erudiciuloj el Eŭropo. Verdire lia domo en Venezia estas la kunvenejo de ĉiuj la humanistoj, kleruloj kaj orientalistoj kiel Guillaume POSTEL.