Brugse Meifoor

Belga kermeso el flandra origino.
• Plennomo: Brugse Meifoor.
• Prononco: [ʼbrygsǝ ʼme,fo:r].


La Brugse Meifoor estas la ĉiujara kermeso, la plej granda de la urbo Brugge, kiu enhavas proksimume 90 amuzilojn. La evento daŭras preskaŭ unu monaton, komencas je la 3a vendredo post Pasko kaj finas je la semajnfino post Ĉieliro. Tradicie estas ĉiufoje parado kun infanoj en folkloraj kostumoj kaj impona piroteknikaĵo.