Jeanneke Pis

Belga statuo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Jeanneke Pis.
• Prononco: [ʼʒanǝkǝ - ʼpis].
• Adreso: impasse de la Fidélité 10-12, 1000 Bruxelles.


Jeanneke Pis estas statuo de knabineto, nuda kaj kaŭranta, kiu pisas. Ĝi estas kreita en 1985 kaj inaŭgurita en 1987 de la skulptisto Denis-Adrien DEBOUVRIE. Simbolo de fideleco, oni tradicie ĵetas monerojn en la fontanbasenon, kiel signo de amo por sia koramik(in)o.