PS

Belga partio el franclingva esprimo.
• Plennomo: Parti Socialiste, mallongige PS.
• Prononco: [ʼpe ʼɛs].


La PSParti Socialiste – estas politika partio je maldekstra tendenco en la franclingva parto de Belgio. La socialista movado ludas gravan rolon en la belga politiko ekde la fino de la XIXa Jarcento. Sed la nuna strukturo estas la rezultato de la divido en 1978 de la Parti Socialiste Belge en nederlandlingva parto kaj en franclingva parto.