Bronzen Adhemar

Belga premio el flandra origino.
• Plennomo: Bronzen Adhemar.
• Prononco: [ʼbrɔnzǝn ʼade:mar].


Jam ekde 1977, la Bronzen Adhemar estas premio pri belga bildrakonto, kiu estas aljuĝita post du jaroj ĉe la festivalo Strip Turnhout. Oni tiel rekompencas flandran aŭtoron por unu aŭ pli el siaj freŝdataj verkoj. Ĝi estas nomita laŭ Adhemar, filo de Nero, fama persono de Marc SLEEN.