Child Focus

Belga neregistara organizaĵo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Child Focus.
• Prononco: [ʼtʃaild ʼfokǝs].


Child Focus estas komuna nomo de la European Center for Missing and Sexually Exploited Children. Oni temas pri belga – kaj poste eŭropa – neregistara organizo fondita en junio 1996 de Jean-Denis LEJEUNE, patro de Julie, unu el la viktimoj de Marc DUTROUX. Plie ĝia honorprezidantino estas la reĝino Paola.

Inter la misioj de Child Focus estas:
- La preventa ago por kidnapo, malapero kaj seksmisuzo de infanoj.
- La jura kaj psikologia subtenojn al ĉiuj la viktimoj (gepatroj kaj infanoj).
- La kolekto kaj disvastigo de la informo en la amaskomunikiloj.