DELIGNE Pierre

Belga matematikisto (Etterbeek 1944).
• Plennomo: Pierre (René) DELIGNE.
• Prononco: [ʼpjɛ:r (rǝʼne) dǝʼliɲ].
• Titolo: vicgrafo. 


Pierre DELIGNE diplomiĝas ĉe lʼUniversité Libre de Bruxelles en 1966. Jam en 1968, li verkas tezon sub la direkto de Alexandre GROTHENDIECK ĉe la Institut des Hautes Études Scientifiques (IHÉS), proksime de Paris. Poste li publikigas gravajn laborojn en multnombraj fakoj de la matematiko, kies la konjektoj de William HODGE, la konjektoj de Robert LANGLANDS, la konjektoj de André WEIL, la modulaj formoj kaj la prezentaj teorioj.

Inter la premioj Pierre DELIGNE ricevas la Fields Medal (1978), la Holger CRAFOORD Prize (1988) kaj la BALZAN Prize (2004). En 2006 li ricevas la titolon de Vicgrafo de la reĝo Albert II. Ankaŭ li ricevas la Ricardo WOLF Prize (2008) kaj la Niels ABEL Prize (2013).