RED Axelle

Belga kantaŭtorino kaj aktivulino el franclingva esprimo (Hasselt 1968).
• Plennomo: Axelle RED (publike), Fabienne DEMAL (private).
• Prononco: [akʼsɛl ʼrɛd].


En 1983, je 14 jara, Fabienne DEMAL registras sian unuan diskon «Little girls», sub pseŭdonimo Fabby. Du jarojn poste, en 1985, ŝi publikigas sian duan diskon «Back to Tokyo». Sed en 1989, ŝi fariĝas famkonata en franclingva Belgio kun sia disko «Kennedy Boulevard», sub antaŭnomo Axelle.

Eĉ se ŝi finas studadojn pri juro ĉe la Vrije Universiteit Brussel, ŝi tamen estas pli allogita de la pasio de ŝia patrino (pianistino), ol tiu de ŝia patro (advokato). En 1993, ŝi subskribas kontrakton kun la diskeldonejo Virgin Benelux kaj publikigas sian unuan albumon «Sans plus attendre», sub la nomo Axelle RED. Tiu disko, kiu enhavas la furorkanzonojn «Sensualité», «Je tʼattends» kaj «Le Monde tourne mal», estas sukceso en Belgio, Francio, Kanadio kaj Svislando kun pli ol 600.000 ekzempleroj venditaj.

En 1996, ŝia dua albumo «À tâtons» estas registrita en Memphis, kun Steve CROPPER kaj Isaac HAYES. Dankʼal kanzonoj kiel «Ma prière», «À quoi ça sert?» kaj «Rester femme», Axelle RED ricevas premion Platinum Award, por pli ol unu miliono da ekzempleroj venditaj en Eŭropo, kies pli ol 630.000 nur en Francio. Jam dum la sekvanta jaro ŝi kantas por la unuafojo sur la scenejo de la spektaklejo lʼOlympia en Paris.

Ekde 1997, Axelle RED estas ambasadorino de la UNICEF, por la rajtoj de infanoj kaj patrinoj en disvolviĝantaj landoj kaj tria mondo. La saman jaron ŝi komencas batalon kontraŭ la teraj minoj okaze de la Anti-Personnel Mine Ban Convention en Ottawa. Plie ŝi renkontas, dum vojaĝo en mizera Haitio, infanojn, kiuj estas malliberigitaj, en teruraj kondiĉoj kaj sen ajna proceso.

En 1998, post edziniĝo kun sia manaĝero Filip VANES, ŝi kantas la oficialan himnon «La Cour des grands» kun Youssou NʼDOUR, dum la malferma ceremonio de la FIFA World Cup ĉe la Stade de France en Paris. Graveda de preskaŭ sep monatoj, dum sia spektaklo The Soul of Axelle RED (du koncertoj: ĉe la Sport Paleis en Antwerpen kaj ĉe la Palais des Congrès en Paris), ŝi invitas famajn artistojn kiel Eddie FLOYD, Sam MOORE, Ann PEEBLES, Wilson PICKETT kaj Percy SLEDGE. Ankaŭ ŝi partoprenas en koncerto favore de Amnesty International en Paris kaj publikigas albumon «Con solo pensarlo» en hispanlingvo.

Je la 21a de Januaro 1999, Axelle RED naskas unuan filinon, Janelle. Samjare, ŝi ricevas la premion Victoire de la Musique kiel artistino de la jaro kaj publikigas sian trian albumon «Toujours moi», kiu estas nova sukceso kun pli ol 600.000 diskoj venditaj tra la mondo, kies 460.000 nur en Francio. Poste, ŝi vojaĝas denove en Azio (Kamboĝio, Laosio, Tajlando), kie ŝi renkontas virinojn kaj infanojn viktimaj je diskriminacio, malriĉeco, perforto kaj prostituado.

En 2002, ŝi registras dueton «Manhattan-Kaboul» kun Renaud, kies 530.000 ekzempleroj estas venditaj. Kelkajn monatojn poste, en novembro, Axelle RED eldonas sian kvaran albumon «Face A/Face B», en kunlaborado kun Al Stone. Kiel konsekvenco de ŝiaj multnombraj vojaĝoj en la malplej evoluigitaj landoj, tiu disko estas pli agema (pri ekstremismoj, infansoldatoj, minoj, ktp), kio iom malstabiligas la publikon.

Je la 24a de Junio 2003, Axelle RED naskas duan filinon, Gloria. Albumo de duetoj kun Arno, Charles AZNAVOUR, Tom BARMAN, Francis CABREL, Stephan EICHER kaj Sylvie VARTAN estas publikigita. Post fuĝo de la tumultoj en Kongo dum junio 2004, ŝi faras kampanjon en Niĝero kun la UNICEF, kontraŭ la generstumpigado de virinoj kaj la edzeco de infanoj. «French Soul», ŝia unua kompilaĵo, aperas kun la neeldonitaj kanzonoj «Je pense à toi» kaj «Jʼai fait un rêve». Fine de la jaro ŝi rapide vizitas Sri-Lanko por alporti helpon kun la UNICEF al viktimoj de la cunamo.

En 2005, ŝi iras al la nordon de Senegalo por la kampanjo Make noise till Hong Kong de la franca organizaĵo Oxfam/Agir Ici, kie ŝi pledas por justa komerco. Je la 15a de Aprilo 2005, Axelle RED naskas trian filinon, Billie. En majo, ŝi partoprenas kun Peter GABRIEL kaj Youssou NʼDOUR en koncerto por la sesdeka datreveno de la United Nations en Genève, post kio Kofi ANNAN dankas la kantistinon por ŝia agemo en diversaj Ne-Registaraj Organizaĵoj. Je la 2a de Julio 2005, ŝi estas parolantino de Live 8 in France kaj koncertas antaŭ 200.000 spektantoj ĉe la Château de Versailles, kun Bob GELDOF. Dum eŭropa kunveno, ŝi oficiale petas al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel DURÃO BARROSO, pliigi la buĝeton por la disvolviĝo de la landoj el la tria mondo.

Je la 6a de Septembro 2006, Axelle RED fariĝas Chevalier de l’Ordre des Arts et des Lettres de la franca Ministro pri Kulturo. Ŝi partoprenas en la koncertoj 0110 kontraŭ netoleremo kaj rasismo en Antwerpen kaj Bruxelles. Je la 2a de Oktobro 2006, ŝia kvina albumo «Jardin secret» estas registrita ĉe la Royal Studios de Willie MITCHELL en Memphis, kun espero kaj optimismo kiel precipa temfadeno.

En 2007 Axelle RED iras en Siera-Leono por kampanjo Together, saving 4 million babies de la UNICEF, kvin jarojn post la civila milito. En marto, kune kun la kamboĝa reĝisoro Rithy PANH, ŝi parolas ĉe la Festival du film et forum international sur les droits humains de Genève dum debato pri la prostituado. En decembro 2007, ŝi ricevas la premion Commandeur de lʼOrdre de la Couronne de la reĝo Albert II, por ŝia senĉesa socia agemo.

En majo 2008, Axelle RED fariĝas Honora Doktorino de la Universiteit Hasselt, por ŝia socia agemo kiel artistino kaj aktivulino de la homaj rajtoj. Okaze de la International Womenʼs Day, ŝi parolas ĉe la Konsilio de Eŭropo, dum debato pri hejma perforto. En 2009, ŝi skribas sian unuan albumon en anglolingvo, «Sisters kaj Empathy», kiu estas sukceso en Belgio.

En 2011, Axelle RED publikigas novan albumon «Un cœur comme le mien», kun la furorkanzono «La claque». Post du koncertoj dum majo en Bruxelles kaj Paris ŝia turneo estas planita de oktobro 2011 ĝis somero 2012. En 2013, la albumo «Rouge Ardent» enhavas pli soul-popajn ritmojn, kun kontribuaĵoj de Stephan EICHER, Albert HAMMOND, Gérard MANSET kaj Christophe MIOSSEC.