Hooverphonic

Belga muzikgrupo (1995).
• Plennomo: Hooverphonic.
• Prononco: [*ʼhu:vǝr,fɔnik].


Hooverphonic estas flandra muzikgrupo fondita de Alex CALLIER (basisto kaj programisto), Raymond GEERTS (gitaristo), Frank DUCHÊNE (klavaristo) kaj... Esther LYBEERT (kantistino), kiu rapide forlasas la aventuron.

Komence de sia kariero, antaŭ 1997 ĉiaokaze, tiu muzikgrupo estas nomita Hoover. Sed, pro homonimeco kun aliaj grupoj en la mondo kaj kun famkonata marko da polvosuĉiloj, ĝi devas ŝanĝi sian nomon. Fine, la ideo por la nomo Hooverphonic devenas de pripenso de unu el ĝiaj amikoj, kiu ŝerce parolis pri “polvosuĉilmuziko” aŭdante iliajn kanzonojn.

Verdire, la kantistino Esther LYBEERT nur registras kelkajn elprovojn por la unua albumo. Do ŝi estas anstataŭigita per Liesje SADONIUS, kiu estas sur la fina versio de la albumo «A New Stereophonic Sound Spectacular» en 1996. Sed, kiel ŝi foriras post la registrado, ŝi estas mallonge anstataŭigita per Kyoko BAERTSOEN (1997) el la muzikgrupo Lunascape kaj per Geike ARNAERT (1998 ĝis 2008). Intertempe la kanzono «2 Wicky» estas en la sontrako de la filmoj «Beauté volée» (1996) de Bernardo BERTOLUCCI kaj «I Know What You Did Last Summer» (1997) de Jim GILLESPIE. El la dua albumo «Blue Wonder Power Milk» la kanzono «Eden» estas en la sontrako de la filmo «I Still Know What You Did Last Summer» (1998) de Danny CANNON.

En jaro 2000 Hooverphonic atingas internacian famon kun ilia tria albumo «The Magnificent Tree», kiu estas granda sukceso en Eŭropo kaj Usono. La furorkanzonoj de tiu albumo estas «Mad About You» kaj «Vinegar & Salt». Tiujare la muzikgrupo estas ankoraŭ pli videbla dankʼal memorinda reprezentado dum la malferma ceremonio de la European Football Championship. Tiam ĝi turneas en Usono dum preskaŭ ses monatoj. En 2002, la albumo «Hooverphonic Presents Jackie Cane» aperas, kies pli ol 100.000 kopioj estas venditaj. En 2003, ĝi vizitas kulturdomojn de naŭ eŭropaj landoj, kun ilia kompildisko «Sit Down and Listen to Hooverphonic».

Du jarojn posten, en 2005, Hooverphonic denove surprizas iliajn fervorajn subtenantojn kun la duobla albumo «No More Sweet Music», kies la kanzonoj estas samaj sur ambaŭ diskoj sed en malsamaj versioj. La furorkanzonoj «Wake Up», «You Hurt Me» kaj «Dirty Lenses» renkontas certan sukceson en Belgio. Tio permesas ricevi oran kaj platenan diskojn. Tamen la eŭropaj vendoj ne estas kontentigaj. Tial la muzikgrupo finas sian kunlaboradon kun la muzika eldonejo Sony/BMG kaj subskribas kun PIAS Group.

En aprilo 2006, Hooverphonic publikigas kompildiskon «Singles 96-06», okaze de ĝia deka datreveno. En oktobro 2007 aperas la sesa albumo «The President of the LSD Golf Club», kun dek kanzonoj kies «Expedition impossible», «Gentle storm» kaj «Circles». Sed, je la 10a de Oktobro 2008, la kantistino Geike ARNAERT anoncas sian decidon forlasi la muzikgrupon por sin dediĉi al personaj projektoj.

La kvina kantistino de Hooverphonic nomiĝas Noémie WOLFS (2010 ĝis 2015) kaj aperas en la sepa albumo «The Night Before». En 2012, la kanzono «Mad About You» estas en la sontrako de la filmo «Ma première fois» de Marie-Castille MENTION-SCHAAR. Jam en 2013 la muzikgrupo registras sian okan albumon «Reflection» kun la kanzonoj «Amalfi», «Ether» kaj «Boomerang».