JACQUES Gerd

Belga esperantistino (Ekeren 1956).
• Parencaro: Morris DE KETELAERE (avo), Guido VAN DAMME (edzo), Karlijn VAN DAMME (filino), Melinde VAN DAMME (filino).
• Plennomo: Gerd JACQUES.
• Prononco: [ʼgɛrd ʼjɑ:k].

Jam ekde la jaroj 1970, Gerd JACQUES laboras en la tiama Grafika Centro Antverpeno (1977), helpas fondi la Flandra Esperantista Junulara Asocio (1979) kaj estas ĝia komitatanino ĉe la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, poste ankaŭ fariĝas oficistino ĉe la Flandra Esperanto-Ligo. El antverpena familio en kiu kvar generacioj parolas la internacian lingvon si lernas presadon, pretigas plurajn broŝurojn kaj revuojn pri Esperanto kaj specialiĝas pri librotenado. Ŝi flanke okupiĝas pri la magazino Monato, enkasigante la kotizojn kaj zorgante pri la rilatoj kun la perantoj.