VALCKE Louis

Belga esploristo kaj oficiro (Brugge 1857 – Gent 1940).
• Plennomo: Louis (Pierre) (Alphonse) VALCKE.
• Prononco: [luʼi (ʼpjɛ:r) (alʼfõs) ʼvalk].


Louis VALCKE partoprenas en la ekspedicioj de la brita esploristo Henry Morton STANLEY por studi la riveregon Congo. Poste li eksplodigas rokojn dum la konstruo de vojo inter Vivi kaj Isanghila. De 1879 ĝis 1884, dankʼal la kunlaboradoj de la diversaj ekspedicioj, estas fondita la sendependa ŝtato Kongo. Intertempe, li fariĝas komandanto de la ĉefurbo Léopoldville, post la foriro de la kapitano Charles-Marie DE BRACONNIER. Inter la premioj li ricevas la Chevalier de lʼOrdre de Léopold kaj lʼÉtoile de Service.