VAN WIJNENDAELE Karel

Belga ĵurnalisto (Torhout 1882 – Sint-Martens-Latem 1961).
• Plennomo: Karel VAN WIJNENDAELE (publike), Carolus STEYAERT (private).
• Prononco: [ʼkɑ:rǝl ʼvan ,wɛ(j)nǝnʼdɑ:l].


Post la jarcentoŝanĝo, de 1902 ĝis 1905 precize, Karel VAN WIJNENDAELE provas konkuri kiel biciklisto sed, pro certa manko de talento, li ne akiras altan nivelon, kvankam li rikoltas unu venkon kaj dufoje atingas duan rangon ĉe la Kampioenschap van Vlaanderen.

En 1912, li fondas la ĵurnalon Sportwereld, kune kun Leon VAN DEN HAUTE, Michel MAEYENS kaj Frans WOUTERS. Tiel Karel VAN WIJNENDAELE fariĝas pioniro pri bicikladaj historiografio kaj ĵurnalismo en Belgio. Laŭ lia opinio, la biciklado devas partopreni en la emancipado de la flandra popolo, tial li deziras vastigi ĝin en Flandrio...

En 1913 li kreas la klasikan vetkuron Ronde van Vlaanderen. Al tiu epoko, li estas manaĝero de la flandraj biciklistoj, kiuj superregas la konkuron sur traka bicikla konkursejo inter 1913 kaj 1923. Intertempe, pro la malapero de la ĵurnalo dum la Unua Mondmilito, Karel VAN WIJNENDAELE nur rekomencas sian kunlaboradon kun Sportwereld en 1919. Plie, li estas kunposedanto en 1925 kaj posedanto en 1931 de tiu ĵurnalo, ĝis kiam ĝi estas akirita de Het Nieuwsblad en 1939. Ankaŭ, ekde 1930, li estas selektisto de la belga nacia teamo en la Tour de France.

Fine, Karel VAN WIJNENDAELE estas la aŭtoro de tri libroj pri ciklosporto, kiuj estas «Het Rijke Vlaamsche Wielerleven» (1943), «Mensen & Dingen uit de Ronde van Frankrijk» (1948) kaj «De wegen in Vlaanderen vroeger en nu» (1958).