Wallace Collection

Belga muzikgrupo (1968).
• Plennomo: Wallace Collection.
• Prononco: [waʼlas kɔlɛkʼʃǝn].


Wallace Collection estas belga muzikgrupo el la fino de la jaroj 1960. Verdire ĝi estas fondita en 1968 de Sylvain VANHOLME (gitaristo kaj kantisto), Freddy NIEULAND (drumisto kaj kantisto), Marc HÉROUET (klavaristo), Christian JANSSENS (basisto), Raymond VINCENT (violonisto) kaj Jacques NAMOTTE (violonĉelisto). La muzikgrupo estas nomita laŭ la fama muzeo The Wallace Collection, situanta proksime de la EMI Studios, en London.

Wallace Collection rapide fariĝas famkonata dankʼal la kanzono «Daydream» el la albumo «Laughing Cavalier» registrita ĉe la EMI Studios en 1969. Ĝia rekantaĵo estas inspirita de finalo de la baleto «Lebedinoe ozero» de Piotr Ilitch TCHAÏKOVSKI. En 1970 dua disko «Serenade» estas publikigita.

Intertempe, Wallace Collection komponas muzikojn por la filmoj «La Maison» (1970) de Gérard BRACH, «Un beau monstre» (1971) de Sergio GOBBI kaj «Les Intrus» (1971) de Sergio GOBBI. Ĉe tiu okazo, ĝi interpretas la kanzonojn «Stay» kaj «My Way of Loving You», komponitaj de Charles AZNAVOUR kaj Georges GARVARENTZ. Tamen, post multnombraj koncertoj kaj televidaĵoj, la muzikgrupo disiĝas en 1971.

En 1980, Freddy NIEULAND provas reformi bandon kun Gino MALISAN (basisto), Jean-Luc LEREDOTTÉ (klavaristo), Marc MAUER (gitaristo) kaj Cédric MURRATTH (violonisto), interalie. En 1981 Wallace Collection registras novan albumon «Tax Vobiscum / Take Life With a Grin» kaj faras kelkajn koncertojn. Bedaŭrinde la muzikgrupo denove disiĝas en 1984.

En 2006 la precipaj membroj de Wallace Collection kontaktiĝas por rekomenci kunlaboradon, sed la drumisto kaj kantisto Freddy NIEULAND mortas je la 10a de Januaro 2008, antaŭ konkretigo de la projekto...