Neuhaus

Belga entrepreno el brusela origino.
• Plennomo: Neuhaus.
• Prononco: [ʼnø,aws].


Neuhaus estas belga entrepreno fondita en 1857 de la maljuna Jean NEUHAUS, sukeraĵisto el Svislando, kun sia bofrato. Komence ili vendas apotekajn sukeraĵojn (alteaĵoj, bombonoj kontraŭ la tuso, ĉokoladoj, glicirizaĵoj kontraŭ la stomakaj doloroj, ktp) ĉe la Galeries Royales Saint-Hubert en Bruxelles. En 1912, la juna Jean NEUHAUS (nepo de la supre nomita) inventas la pralinojn, kiuj estas famaj en la tuta mondo.