Palais du Coudenberg

Belgaj ruinoj, situantaj en Bruxelles.
• Plennomo: Palais du Coudenberg.
• Prononco: [paʼlɛ ʼdy ʼkɔwdǝn,bɛrɣ].
• Adreso: place des Palais 7, 1000 Bruxelles.


La Palais du Coudenberg estis la restadejo de la dukoj, guberniestroj, grafoj, imperiestroj aŭ reĝoj inter la XIIa kaj XVIIIa Jarcentoj. Tiu palaco estis tute detruita pro akcidenta brulego dum la nokto de la 3a ĝis 4a de Februaro 1731. Hodiaŭ nur restas la subteraĵoj...