Schellemolen

Belga montetmuelejo, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Schellemolen.
• Prononco: [ʼsɣɛlǝ,molǝn].
• Adreso: Damse Vaart West 3, 8340 Damme.


Ekde 1479 alia ventmuelejo tie staras laŭlonge de la kanalo Damse Vaart. Sed, la nuna Schellemolen estas ŝtona montetmuelejo, kiu estas konstruita en 1867. Plie, tiu nova montetmuelejo estas ekipita per du paroj da muelŝtonoj kaj unu oleofarejo en la kelo.