SAX Adolphe

Belga inventisto, muzikisto kaj pedagogo (Dinant 1814 – Paris {FR} 1894).

Prezento
Naskonomo: Antoine-Joseph SAX [ɑ̃ʼtwan-ʒɔʼzɛf ʼsaks].
Publiknomo: Adolphe SAX [aʼdɔlf ʼsaks].
Parencaro: Charles-Joseph SAX (patro).


Sekvante la paŝojn de sia atentema patro, Adolphe SAX fariĝas muzikilfaristo kaj saksofonisto, famkonata por la invento kaj/aŭ la plibonigo de granda serio da latunaj kaj lignaj blovinstrumentoj... krom kelkaj sufiĉe ekstravagancaj trovaĵoj!



Junaĝo
Rapide, Adolphe SAX vizitas la Conservatoire Royal de Bruxelles, kie li studas kanton, harmonion kaj muzikon. En 1830, kiam li estas 15 jara, li jam inventas kaj prezentas eburajn flutojn kaj klarnetojn ĉe la Concours Industriel de Bruxelles. Plie, kunlaborante en la lignaĵejo de sia patro, li proponas klarneton kun 24 klavoj (1835) kaj deponas patenton por perfektigo de la basklarneto (1838).

Kariero
En 1842, riĉa je ideoj sed malriĉa je rimedoj, Adolphe SAX transloĝiĝas al Paris kaj kunportas, kiel sola rekomendo, ekzempleron de sia nova sopransaksofono. Baldaŭ, li akiras la atenton de diversaj personoj de la muzika mondo, kiel la francaj komponistoj Daniel-François-Esprit AUBER, Hector BERLIOZ kaj Jacques-Fromental HALÉVY. Konsekvence, li donas sian nomon al kvar familioj da instrumentoj: la saksotromboj (1844), la saksokornoj (1845), la saksotubjoj (1845) kaj la saksofonoj (1846).

Ekde 1853, kun la alveno de sia patro en Paris, li kapablas konstrui pluajn saksofonojn. Kvankam ili neniam fariĝas normaj instrumentoj en simfoniaj orkestroj, la saksofonoj pligrandigas la reputacion de Adolphe SAX kaj certigas al li okupon, kiel instruisto ĉe la Conservatoire de Paris en 1857. Intertempe, li respondecas pri la reformo de la armemuzikoj, kion valoras al li esti konsiderita kiel la fondinto de la modernaj fanfaroj.

Malgraŭe la vivo ne estas facila en Paris ĉar, viktimo de ĵaluzoj kaj de sia talento, Adolphe SAX travivas longan kampanjon de procesoj, kiuj ruinigas lin. Eĉ, li dufoje bankrotas, en 1856 kaj en 1873. Tamen, en 1876, li ankoraŭ inventas la vagneran tubjon laŭ la peto de la germana komponisto Richard WAGNER.

Maljunaĝo
Inter 1853 kaj 1858, Adolphe SAX suferas pri lipa kancero sed ĝuas miraklan resaniĝon, dankʼal iaj hindaj plantoj de nigra kuracisto. Bedaŭrinde, li vivas la reston de sia vivo en malriĉeco kaj loĝas en modesta pensiono de la franca registaro. En 1894 li mortas en plena indiferenteco kaj estas entombigita ĉe la Cimetière de Montmartre en Paris.