Université de Namur

Belga universitato el franclingva esprimo (1831).

Prezento
Oficialnomo: Université de Namur [ynivɛrsiʼte ʼdǝ naʼmyr].

Situo
Adreso: Université de Namur, rue de Bruxelles 61, 5000 Namur.
Koordinatoj: 50° 27ʼ 59” N (latitudo), 4° 51ʼ 37” E (longitudo), ??? msm (alteco).
Mapo: https://goo.gl/maps/E2vsqhkcv3x.

foto © Université de Namur

Fondita de la jezuitoj en 1831 en la renovigitaj konstruaĵoj de la malnova Abbaye de la Paix-Notre-Dame, la Université de Namur – antaŭe Facultés Universitaires Notre-Dame de la Paix – estas konfesia kaj libera universitato, en urbo Namur.

Nuntempe la Université de Namur gastigas pli ol 6.600 studentoj. Tie instruado kaj esplorado estas kondukitaj en la kampoj de la beletroj, ekonomio, juro, medicino, informatiko kaj sciencoj. Plie la universitato estas unu el la fondintoj de la Académie Louvain kaj de la Pôle Académique de Namur.

La Université de Namur enhavas ses fakultatoj pri Beletroj kaj Filozofio; Informatiko; Juro; Medicino; Ekonomiaj Sciencoj, Sociaj Sciencoj kaj Administrado (kies Economics School of Louvain kaj Louvain School of Management) kaj Sciencoj.