Mémorial du Mardasson

Belga monumento, situanta en Wallonie, provinco Luxembourg.

Prezento
Oficialnomo: Mémorial du Mardasson [memɔʼrjal ʼdy mardaʼsõ].

Situo
Adreso: Mémorial du Mardasson, Route de Bizory 1, 6600 Bastogne.
Koordinatoj: 50° 00ʼ 33” N (latitudo), 05° 44ʼ 20” E (longitudo), ??? msm (alteco).
Mapo: https://goo.gl/maps/CRwhP8hj9Q72.


Inaŭgurita en 1950 kiel verko de la arkitekto Georges DEDOYARD, la Mémorial du Mardasson estas starigita sur la natura monteto Colline du Mardasson laŭlonge de la rivero Wiltz, du kilometrojn nordoriente de la urbo Bastogne.

La Mémorial du Mardasson estas impona monumento, en formo de usona stelo, kiu montras la latinan surskribon “LIBERATORIBVS AMERICANIS POPVLVS BELGICVS MEMOR” (la belga popolo rememoras siajn usonajn liberigantoj) honore al la soldatoj kiuj perdis la vivon en la Bataille des Ardennes dum la Dua Mondmilito.

Sur la frontono de la Mémorial du Mardasson, ekstere kaj interne, estas gravuritaj la nomoj de ĉiuj la membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, inkluzive tiuj de Alaska kaj Hawaii kiuj eniris la union post la milito...