Universiteit Hasselt

Belga universitato el nederlandlingva esprimo (1971).

Prezento
Mallongigo: UHasselt [ʼy *ʼasǝlt].
Oficialnomo: Universiteit Hasselt [ʼynivɛrsitejt *ʼasǝlt].
Traduko: Université de Hasselt (franclingve), Universität Hasselt (germanlingve).

Situo
Adreso: Universiteit Hasselt, Martelarenlaan 42, 3500 Hasselt.
Koordinatoj: 50° 55ʼ 31” N (latitudo), 05° 23ʼ 27” E (longitudo), ??? msm (alteco).
Mapo: https://goo.gl/maps/9xUAX4i2Njt.

foto © Universiteit Hasselt

La Universiteit Hasselt, kun konstruaĵoj en urboj Diepenbeek kaj Hasselt, estas la plej juna universitato en Belgio. Ĝi estas fondita en 1971 sub la nomo Limburgs Universitair Centrum (LUC). Sed en 2005 la universitato adoptas ĝian nunan nomon.

En 2002, la Universiteit Hasselt fondas la transnationale Universiteit Limburg (tUL) kune kun la Universiteit Maastricht, kies celo estas ekstera partnereco en Eŭropo. Ankaŭ ekzistas kunlaborado kun la Technische Universiteit Eindhoven kaj la Radboud Universiteit Nijmegen. Internlande, kun la Hogeschool PXL, la universitato formas la Associatie Universiteit-Hogescholen Limburg.

Depost la unuiĝo kun la akademiaj altlernejoj en 2013, la Universiteit Hasselt enhavas ses fakultatoj pri Arkitekturo kaj Belarto; Industria kaj Inĝeniera Sciencoj; Juro; Medicino kaj Vivosciencoj; Entreprenekonomiaj Sciencoj kaj Sciencoj.