Université Catholique de Louvain

Belga universitato el franclingva esprimo (1968).

Prezento
Mallongigo: UCL [ʼy ʼse ʼɛl].
Oficialnomo: Université Catholique de Louvain [ynivɛrsiʼte katɔʼlik ʼdǝ luʼvɛ̃].

Situo
Adreso: UCL, Place de lʼUniversité 1, 1348 Louvain-la-Neuve.
Koordinatoj: 50° 40ʼ 11” N (latitudo), 04° 36ʼ 44” E (longitudo), ??? msm (alteco).
Administrado: arondismento Nivelles, komunumo Ottignies, sekcio Louvain-la-Neuve.

foto © Université Catholique de Louvain

Unue, la Université Catholique de Louvain en la novkonstruita urbo Louvain-la-Neuve estas franclingva universitato, kiu ekestas post la skismo inter la franclingvanoj kaj la nederlandlingvanoj el la Universitas Catholica Lovaniensis en 1968.

La Université Catholique de Louvain enhavas 12 fakultatojn (pri Arkitekturo kaj Urboplanado; Bioinĝenierarto; Ekonomiaj, Sociaj, Politikaj kaj Komunikaj Sciencoj; Farmacio kaj Biomedicinaj Sciencoj; Filozofio, Belartoj kaj Beletroj; Juro kaj Kriminologio; Medicino kaj Dentmedicino; Movigaj Sciencoj; Psikologiaj kaj Edukaj Sciencoj; Publika Sano; Sciencoj; Teologio) kaj 3 precipajn lernejojn (Economics School of Louvain, Louvain School of Engineering, Louvain School of Management).

Plie, kiel fenestro sur la mondo, la Université Catholique de Louvain havas aliajn universitatajn areojn en Charleroi, Mons, Saint-Gilles, Tournai kaj Woluwe-Saint-Lambert. Tiel la universitato nombras pli ol 27.000 studentojn el 127 naciecoj. Ĝi edukas grandan parton de la belga elito kaj estas ankoraŭ konsiderata, kun ĝia nederlandlingva “fratino” Katholieke Universiteit Leuven, kiel centro de plejboneco en multnombraj fakoj.