CARÊME Maurice

Belga instruisto kaj verkisto (Wavre 1899 – Anderlecht 1978).
• Plennomo: Maurice CARÊME.
• Prononco: [moʼris kaʼrɛm].


El modesta familio, Maurice CARÊME travivas en Wavre kamparan infanaĝon, tiom feliĉa ke ĝi estas unu el la inspirfontoj de lia verko. En lia naskiĝa urbo, li vizitas la unuagradan kaj la duagradan lernejojn, antaŭ ol eniri l’École Normale Primaire de Tirlemont. Jam dum la jaro 1914, li skribas siajn unuajn versojn, inspiritaj per infaneca amikino Bertha DETRY.

En 1918, Maurice CARÊME fariĝas instruisto, sed daŭrigas tamen skribi poeziaĵojn kaj rimaĵojn. Estas do lia amo por la infanoj – al kiuj li malavaras sian instruadon dum kvarono de la jarcento – kiu faras de tiu senpretenda instruisto unu el la plej konataj verkistoj tra la mondo. Poeto kiu rememorigas ĝuste ke beleco estiĝas el simpleco kaj sincereco.

Post okupado al «La Revue Indépendante», Maurice CARÊME kunlaboras al la revuo «Anthologie» de Georges LINZE kaj poste al La sincera revuo dum 1922. Tie li renkontas Max ELSKAMP, Adolphe HARDY, Georges SIMENON, Jean TOUSSEUL, interalie, kaj publikigas sian unuan poeziaron «63 illustrations pour un jeu de l’oie», kies la unuajn poemojn datiĝas de 1916.

Post superrealista kaj futurista periodoj (1926-1932), Maurice CARÊME revenas al simplan poezion por la junularo. Dum 1937, la poeto transloĝiĝas en Anderlecht, urbon kien li vivas ĝis sia vivofino. Ekde 1943, li rezignas al sia instruista kariero por dediĉi sin plene al la literaturo. Tiun vojon li ne forlasas: «Poèmes de gosses» (1933) kaj precipe «Mère» (1935) – sian fetiĉan libron –, rikoltas ŝatindan sukceson kaj la Prix Triennal de Poésie (1937). Multnombraj estas liaj poemoj kiuj ricevas muzikon de Paul GILSON, Darius MILHAUD, Francis POULENC, Jean ABSIL (kies 5 poemoj de «La Lanterne Magique» (1947) sub la titolo «Printemps») kaj Raymond CHEVREUILLE por esti disvastigitaj pere de diskoj.

Post la Dua Mondmilito, Maurice CARÊME persiste daŭrigas skribi kun la sama sukceso: «Femme» (1946), «La Lanterne Magique» (1947) kaj «La Maison Blanche» (1949). La jaroj 1950 estas malĝojaj por la poeto kiu prilaboras sian stilon. Lia simpla poezio demandas pri la misteroj de la Homo kaj priskribas la mondon kun vivoĝojeco kiu ne ekskluzivas certan gravecon. Rekompencita per multnombraj literaturaj premioj – de la Prix Emile VERHAEREN (1927) ĝis la Prix Européen por sia verkotuto (1976) – kaj ilustrita per la famaj artistoj, li preskaŭ ricevas ĉiujn la honorojn. Malgraŭe, li restas fidela al sia lando kaj partoprenante al diversaj asocioj de valona defendo (Fondation Charles PLISNIER, Société des Amis de lʼArt Wallon, k.t.p...), kiel li partoprenis al tiuj de la sekreta rezisto dum la okupado, li volonte rekonas sian valonan identecon, plena de justico kaj libereco.

Elektita Prince en Poésie ĉe la kafejo Procope en Paris dum 1975 – kiel atestas memorplato sur la fasado – la verko de Maurice CARÊME estas tradukita en multnombraj lingvoj. Dume li ankaŭ tradukas nederlandlingvajn poetojn en la franca. Iom antaŭ lia morto estas kreitaj la Fondation Maurice CARÊME (1975) kaj la Musée Maurice CARÊME (1978) en lia domo de Anderlecht.