CHEVREUILLE Raymond

Belga komponisto el franclingva esprimo (Watermael-Boitsfort 1901 – Montigny-le-Tilleul 1976).
• Plennomo: Raymond (Jean) (Félicien) CHEVREUILLE.
• Prononco: [reʼmõ (ʼʒɑ̃) (feliʼsjɛ̃) ʃǝʼvrœj].


Raymond CHEVREUILLE koniĝas kun la muziko ĉe la lernejo en Saint-Josse-ten-Noode. Poste, li vizitas lʼAcadémie de Musique de Bruxelles por la studado de la harmonio, kie li ricevas la duan premion en la klaso de Gabriel MINET (1922) kaj la unuan premion en la klaso de François RASSE (1924). Sed li rapide forlasas la edukejon por kompletigi sian instruadon aŭtodidakte.

Estas kadre de la Concerts Pro Arte, organizitaj en Bruxelles per Paul COLLAER en la jaroj 1920, ke li interesas sin pri la moderna muziko. Post trovaĵo de la verkoj de Richard STRAUSS kaj Igor STRAVINSKI, Raymond CHEVREUILLE registras siajn unuajn komponprovaĵojn laŭ la viena esprimismo. Plie, li estas unu el la unuaj belgaj komponistoj provi la muzikan serioskribon.

Raymond CHEVREUILLE skribas sian unuan kordan kvarteton en 1928. Kiel Arnold SCHOENBERG en sia dua kvarteto opus 10, li aldonas sopranvoĉon al la kvar arĉoj. Lia intereso por Alban BERG estas pli sentebla en la korda kvarteto opus 5 (1934), kromnomita «Quatuor des aphorismes» de kritikisto ĉar ĝi memorigas la koncizecon de Anton WEBERN. Lia reputacio okazas rapide kaj, ekde 1934, li estas regule ludita ĉe la Festival de la Société Internationale de Musique Contemporaine. La kvarteto estas por li privilegia formo de esploroj kaj pripensoj inter 1930 kaj 1945.

En 1936, li laboras ĉe la Institut National de Radiodiffusion kiel specialisto pri la sonopreno kaj li akiras tie solidan kompetenton en la fakoj de la orkestracio kaj de la muzika akustiko. Li ankaŭ donas kelkajn kursojn ĉe la muziklernejo en Saint-Josse-ten-Noode. En 1956, Raymond CHEVREUILLE fariĝas direktoro de la franclingvaj programoj, funkcio ke li okupas ĝis sia pensio en 1966.

La sentemo de Raymond CHEVREUILLE estas varia. La poezia etoso aperas en lia du kantatoj: «Évasions» (1942) kaj «Les saisons» (1943). Dum la drama intenseco aŭ la grava esprimo karakterizas precipe liajn kvartetojn. La verkoj proksimaj al la influo de Alban BERG montras pli amaran pesimismon. Tiu esprimplena diverseco estas sentebla en la elektoj de tekstoj de Louis ARAGON, Maurice CARÊME, FRANC-NOHAIN, Emile VERHAEREN kaj Joseph WETERINGS. Lia duobla konĉerto por saksofono kaj piano opus 34 (1946) malkaŝas grandan fantazion kaj ritman inĝenion en rilato kun evidenta influo de la ĵazo.

La muziko por orkestro okupas la plej grandan lokon en la katalogo de Raymond CHEVREUILLE: tri konĉertoj por piano (kies opus 50 en 1952), tri konĉertoj por violono (kies opus 56 en 1953), du konĉertoj por violonĉelo (kies opus 16 en 1940), naŭ simfonioj (kies opus 67) kaj verkoj kun temara inspiro (kies «Cendrillon» en 1946, «Carnaval à Ostende» en 1959 kaj «BREUGHEL, peintre des humbles» en 1963).

Fine, lia kariero de komponisto estas kronita de multnombraj premioj, kies la Prix de lʼArt Populaire (1944), la Prix de l’Académie Edmond PICARD (1946) kaj la Prix Italia (1950). Raymond CHEVREUILLE ricevas ankoraŭ prestiĝajn mendojn: kies simfonio por la Fonds KOUSSEVITZKY de la Library of Congress kaj kantato pri belgaj popularaj kantoj por la Pittsburg Festival. Poste, li estas elektita membro de la lʼAcadémie Royale de Belgique en 1973.

Raymond CHEVREUILLE ne estas regiona komponisto, sed unu el la plej famaj komponistoj de sia lando. Kiel André SOURIS, Albert HUYBRECHTSJean ABSIL, li estas unu el la plej novigantaj muzikistoj de lia generacio. Plie, li eĉ akiras sukcese eŭropan reputacion.