kasonado

Vorto en uzo en la tuta Belgio.
• Etimologio: de la franca vorto casson, kiu signifas “sukerpeco”.
• Traduko: cassonade en franclingvo kaj en nederlandlingvo.




1. (Belgio) Bruna sukero pretigita per kristaliĝo de la suko de beto.
ekzemple: La infano surŝutetas sian krespon kun kasonado.

2. (Aliloke) Bruna sukero pretigita per kristaliĝo de la siropo de sukerkano.



Belga nomo de la bruna sukero el valona origino.

Erare – kaj interalie sub la influo de la Cassonade GRAEFFE (komerca marko registrita) –, la bruna sukero estas nomita “kasonado” en la franclingva parto de Belgio.

Tiu bruna sukero estas pretigita per kristaliĝo de la suko de beto. Oni temas pri sukero kolorita, ŝvelmola kaj parfumita per la sinsekvaj kuiradoj. Post unua kuirado, la siropo liveras helan kasonadon kaj post dua kuirado, la siropo liveras malhelan kasonadon. Atentu, ne konfuzu kun la vera kasonado, kiu estas pretigita per kristaliĝo de la siropo de sukerkano. Ĉar, se ambaŭ samaspektas, ilia gusto estas sufiĉe diferenca.

Fine, la kasonado estas precipa ingredienco por specialaĵoj de la kukaĵo: flano al la flandra maniero, krespo, spekuloso, sukertorto, vaflo, …