Mons-Hainaut

Belga basketbalklubo, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Mons-Hainaut.
• Prononco: [ʼmõs *eʼno:].


La virseksa teamo de Mons-Hainaut ludas en la unua divizio. Jam 17 jaroj ke ili batalas kun la plej bonaj kluboj. Tamen ankoraŭ mankas unua venko en Ĉampionado de Belgio por kompletigi ilian premiaron…



Koloro
Blua kaj blanka.

Historio
• 1959 Naskiĝo de la Club de Quaregnon, post unuiĝo kun la B.C. Borain Quaregnon kaj la J.S. Quaregnon.
• 198? La klubo nomiĝas Union St Joseph Quaregnon.
• 1992 La klubo transloĝiĝas en la Halles de Jemappes, sur alidestinita situo.
• 1996 La klubnomo ŝanĝas kaj fariĝas Union Quaregnon-Mons.
• 1998 La klubnomo denove ŝanĝas kaj fariĝas Union Mons-Hainaut.
• 2004 Inaŭguracio de la halo Mons.Arena (3700 sidlokoj) en Mons.

Premiaro
• Ĉampionado de Belgio : –.
• Pokalo de Belgio: 2006, 2011.