LENAIN Christiane

Belga komediistino el franclingva esprimo (Belœil 1935 – ? 1999).
• Plennomo: Christiane LENAIN.
• Prononco: [krisʼtjan lǝʼnɛ̃].


En sia junaĝo Christiane LENAIN vizitas la kursojn ĉe la Rideau de Bruxelles. Ŝi komencas karieron en kelkaj teatroj de Bruxelles, unue ĉe la Théâtre du Vaudeville, la Théâtre National, la Théâtre de la Bourse kie ŝi renkontas Jean-Pierre REY, direktonto de la Théâtre Royal des Galeries, kiu fariĝos ŝian edzon. Li proponas al ŝi eniri lian teatron, kiun ŝi ne plu forlasos.

La spektantaro memoras pri la inspiraj kaj neforgeseblaj ridegoj de Christiane LENAIN, en la teatraĵoj «Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS» kun Jacques LIPPE, «Madame Sans-Gêne» aŭ «J’y suis, j’y reste». Tra sia kariero ŝi ankaŭ havas du nedisigeblajn scenokunulojn: Serge MICHEL kaj Jean-Pierre LORIOT.

Unu el la precipaj spektakloj de Christiane LENAIN estas la fama teatraĵo «Une bonne bonne ça ne pousse pas sur un arbre, nʼest-ce pas!», de Ronald MILLAR kun franca adapto de Jacques JOËL, en kiu ŝi ludas naŭ rolojn.