REYNTJENS Filip

Belga konstituciisto kaj politologo el franclingva esprimo (? 1950).
• Plennomo: Filip REYNTJENS.
• Prononco: [ʼfilip ʼrɛjntʃǝns].


Filip REYNTJENS estas instruisto pri juro kaj politikaj sciencoj ĉe la universitato en Antwerpen. Li estas specialisto de la subsahara Afriko, kaj precipe de la Ruando, unua lando pri kiu li laboris kaj al kiu li ĉiam dediĉas grandan parton de siaj verkoj. Liaj traserĉoj plejparte rilatas la konstitucian juron, la evoluadajn politikojn kaj la historion de Afriko de la Grandaj Lagoj.

Inter 1976 kaj 1978, laŭ la peto de la prezidanto Juvénal HABYARIMANA, Filip REYNTJENS partoprenas al la konceptado de la ruanda konstitucio. Li ankaŭ estas eksperto ĉe la Internacia Puna Tribunalo por la Ruando ĝis 2005. Al tiu epoko, li demisias por protesti kontraŭ la senpuno de la membroj de la Ruanda Patriota Fronto.

Kaj, de post 1996, Filip REYNTJENS direktas ĉiujaran publikaĵon, «Afrique des Grands Lacs».